Maks Mozĵuĥin el Foto Esperanta estas genia fotisto, kiu havas vere bonegajn fotojn de diversaj lokoj, aferoj, kaj, interalie, de birdoj. Iuj el liaj fotoj montras birdoj, kiujn malfacilas eĉ vidi, kaj vere malfacilas bone foti.
En ĉi tiu bildareto kiun mi ŝtelis de li, ekzemple, oni vidas krekson (Crex crex). Tiu ĉi birdo apartenas al familio de raledoj, same kiel jam menciita Virginia ralo, sed ĝi estas iom netipa raledo. Dum plejparto de raledoj estas vadbirdoj kaj vivas en aŭ apud akvejoj, lagoj, marĉoj aŭ marbordoj, kreksoj preferas relative sekajn altajn herbejojn, kie ili kaŝiĝas en densaj herboj kaj malofte videblas. Por raledo krekso estas mezgranda: 27–30 cm longa kun enverguro de 42–53 cm. Je grando kaj sĥemo de la korpo plenkreska krekso similas al adoleska kokido de agrokultura koko. Iĉoj pezas averaĝe 165 g kaj inoj estas iom pli malgrandaj kaj pezas ĉ. 145 g, sed krom tiu ĉi preskaŭ nerimarkebla diferenco en grando kaj korpulento seksa duformismo ne estas.
Kreksoj vivas en plurspecaj herbejaj habitatoj, manĝante insektojn, araneojn, helikojn, ranojn kaj iam ankaŭ malgrandajn mamulojn kiel musoj aŭ sorikoj. Tia ĉi relativa ekologia fleksebleco ebligis la specion koloniigi vastan arealon: la birdoj renkonteblas tra tuta moderklimata Eŭrazio de Francio ĝis Mongolio, inklude sudan Skandinavion, Kaŭkazion, norduestan Ĉinion kaj Britajn insulojn. Krekso estas migrobirdo tra tuta sia arealo, eĉ en tiuj lokoj, kie vintro estas sufiĉe milda por insektoj ne malaperu kaj insektmanĝantaj birdoj teorie ne bezonu forflugi. Verŝajne la kialo estas ke ĉie en modera klimato vintre herbejoj iĝas pli sekaj kaj maldensaj kaj kaŝiĝi tie pli malfacilas. Kreksoj vintrumas en eosta suda Afriko: Demokratia Respubliko Kongo, Tanzanio, Sudafrika Respubliko ktp. En la vojo iuj birdoj devojiĝas, kaj vagantaj individuoj estis renkontata en multaj tre malproksimaj areoj: Usono, Kanado, Brazilo, Aotearoo, Islando, Sejŝeloj, Srilanko ktp.
Dum longa tempo, antaŭ pli malpli la mez-1990-aj, oni konsideris ke kreksoj estas monogamiaj, ĉar birdoj de ambaŭ seksoj havas stabilan teritorion, kien ili revenas ĉiun printempon, se ili ne perdas la vojon, kaj ĉiu iĉo pariĝas nur kun ino kiu kunhavas la saman teritorion. Sed nun oni scias, ke tio ĉi estas ne tute tiel. La fakto estas, ke teritorio de iĉo estas averaĝe trioble pli granda ol tiu de ino, kaj ne rare okazas ke sur teritorio de unu iĉo estas kelkaj inoj, kaj li povas krei apartan neston kun ĉiu el ili. Nesto de krekso estas simpla, uj-forma, kreita plejparte de herbaĵo, kaj poziciita sur tero en densa herbejo. En naturo la neston konstruas preskaŭ nure la ino, kun minimuma aŭ neniu helpo de la iĉo, sed en kapteco la iĉo ofte memstare konstruas la neston. La averaĝa ovaro estas relative granda: 10–12 ovoj, kiujn la ino mem kovas. La idoj eloviĝas jam lanugaj kaj kapablaj forlasi la neston post unu aŭ du tagojn, kaj kelkajn tagojn poste ili jam kapablas kapti sian propran manĝaĵon.
Ĉar kreksoj nestas en malfermaj herbejoj, kutime en agrokulturaj kampoj, antaŭe estis granda danĝero por la nestoj. En multaj areoj falĉmaŝinoj kaj aŭtomataj rikoltiloj detruis ĝis 95% de kreksaj nestoj, rompis la ovojn kaj mortigis la idojn. Nuntempe en plimulto de Eŭropaj landoj aperis reguloj pri la tempoj kaj manieroj de falĉado kaj rikoltado, kiuj celas protekti nestantajn birdojn, interalie kreksojn. Ĉu pro tio ĉi, ĉu pro aliaj kialoj, sed la populacio de kreksoj stabiliĝis, kaj nun IUCN listas la specion malplej zorgiga.